Plorkanto 1:1-21 EPOB1926 - Bible AI

1Kiel solece sidas la urbo, kiu estis tiel multehoma!

2Senĉese ŝi ploras en la nokto, kaj ŝiaj larmoj estas sur ŝiaj vangoj;

3Elmigris Jehuda pro mizero kaj tro malfacila laborado;

4La vojoj de Cion estas malĝojaj, ĉar neniu iras al festoj;

5Ĝiaj kontraŭuloj fariĝis ĉefoj, ĝiaj malamikoj ĝuas bonstaton;

6Foriĝis de la filino de Cion ŝia tuta beleco;

7En la tagoj de sia mizero kaj suferoj Jerusalem rememoras ĉiujn ĉarmaĵojn, kiujn ŝi havis en la tempoj pasintaj;

8Pekis, pekis Jerusalem, tial ŝi fariĝis kiel hontindulino;

9Ŝia malpuraĵo estas sur la rando de ŝia vesto; ŝi ne pensis pri sia estonteco;

10La malamiko etendis sian manon sur ĉiujn ŝiajn grandvaloraĵojn;

11Ŝia tuta popolo ĝemas, ili serĉas panon,

12Ho vi, ĉiuj, kiuj preteriras la vojon, rigardu kaj vidu,

13De supre Li ĵetis fajron en miajn ostojn, kaj ĝi ekregis en ili;

14Kunplektiĝis per Lia mano la jugo de miaj pekoj;

15La Sinjoro dispremis per la piedoj ĉiujn miajn fortulojn interne de mi;

16Pro tio mi ploras kaj miaj ambaŭ okuloj abunde fluigas akvon;

17Cion etendas siajn manojn, sed ĝi ne trovas konsolanton;

18Justa Li estas, la Eternulo, ĉar mi malobeis Liajn vortojn.

19Mi vokis miajn amikojn, sed ili min trompis;

20Rigardu, ho Eternulo, en kia mizero mi estas!

21Oni aŭdas, kiel mi ĝemas, sed neniu min konsolas;

le>