Psalmaro 126:1-6 EPOB1926 - Bible AI

1Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel sonĝantoj.

2Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.

3Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni ĝojas.

4Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, Kiel riveretojn en sudan landon.

5Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto.

6Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.

le>